|
| JUNA ZAZA Hodiaux mi malkovris gapigan foton : ZAZA ankoraux kun haro supren!   Vere sxajnas tute alia, cxu ne?
| | |
| Esperpentu, preskaux sep-jar-agxaResaluton.
Hodiaux mi komencis la taskon rekunigi miajn esperantajn reterojn salutante la kunlistanojn de jahua (yahoo) grupo, nome Esperpentu, kaj rakontante al ili pri tiu cxi ankoraux konstruenda ciber-ujon en Xanga. Vere por mi Xanga ankoraux enhavas multajn aferojn malkovrindajn... cxu fotujo, cxu auxdajxujo, cxu vidklipujo, kotopo. Iel mi estas nur komencanto cxi-kampe kaj samtempe, mi estas rekomencanta espo-blog-ulo.
Mia penso estis antauxlonge enirigi en mia xanga-loko cxiufoje almenaux unu esp-an ligilon. Cxi foje estos la Jahugrupo Esperpentu.

Gxis nun gxi kompìlas 900 mesagxojn fare de kelko da esp-istoj, precipe katalunaj, sed ankaux alilandaj. Mi foje memoras pri la momento, dum la jaro 2000, kiam mi ekkreis tiun posxt-grupon en firmao E-Groups, kiun poste glutis Jahuo (Yahoo). Iomete simile al nuntempo, mi eksperimentis rete. Tiam volis mi ludi per vortoj 'espero' kaj 'pento' kaj kastillingva 'esperpento'. Antaux preskaux sep jaroj restas kiel devizo jena prezento de la grupo:
Nu, cxar estas tempo primaveras, sed pli koncize printempas, mi decidis
malfermeti windeton, pardonu, fenestreton, kie ni malmultaj
pentotoleremaj homoj priblagu unu la cxian.
Kompreneble, nura celo estas ridi kaj ridigi. Seriozajhoj iru rekte al nia kara draka listo.
Nek spameme nek la malo, sed tute male. Zanon kaj samenhofon! Volonte tajperare (aux eble ecx misigeme) kelkaj vortoj bizaras. Tuj post la eko de tiu grupo, tamen, mi komencis iom post iom malpliigi mian esperantumadon. Cxesis mi esti aktivulo en Kataluna Esperanto Asocio kaj Kataluna Esperanto Junularo. Cxesis mi ofte plani partoprenojn cxe renkontigxoj. Cxesis mi esperantume babili per floreca ICQ kun ICQ-geamikoj. Cxesis mi kutime legi esp-ajn tekstojn...
Tamen, mi neniam cxesis senti la zamenhofan kiel mia tria lingvo. Mi ecx ne imagis neniam kabei. Nu, hodiaux eble suficxas. La veturilo bezonas rekontakton al sxoseo, sed mi konscias ke mi multe perdis je flua penso kaj verko en esperanto. Venontan fojon mi atendos por pli komenti, arkivigi kaj xangeje eksperimenti. Ghisla, do. Kaj dankon pro via legado kaux komento.
PS: Mi klopodos aldoni muzikan klipon pri kiu mi komentis en Esperpentu hodiaux. Temas pri kanto en baleara formo de la kataluna lingvo. La kanto enhavas anglajn frazojn kaj ankau ties titolo, samkiel tiu de Esperpentu, estas sxerco pri lingvo. Cxikaze Verigut' anstataux 'Very Good'. Kantas Miquel Mariano. Disko "A ritme d´Illa".
| | |
| 005 FARBSKATOL'Bonan vespersxangon!
Ja mi ridis kaj miris per
http://farbskatol.net/
Jen nova kaj vigliga internacilingva vlogo (vid-blogo)
Ne maltrafu gxin!
| | |
| 004 ROKVORTAROBonega kaj utilega laboro.
http://www.bertilow.com/roko/index.html | | |
|